Runa de miel

Aŭtuno (EO)

Aŭtuno en via rigardo,
de verdaj okuloj kaj ruĝbrunaj cilioj.

Aŭtuno en mia koro,
kiel folio fordrivanta,
kiam vi ne estas ĉe mia flanko.

Aŭtuno en via rigardo,
kaj la promeso ekvojaĝi for de ĉi tie,
ĝis mi trovos viajn verdajn okulojn,
kaj viajn ruĝbrunajn ciliojn.

< ☮︎ >